Date (klano)

Take-ni-suzume (paseroj en bambuo), la mon, familia simbolo de la Date-klano.

La Date-klano (japane: 伊達氏 | Date-shi) estis dinastio de japanaj daimioj, kiuj regis la Tohoku-regionon, la nordan parton de Japanio de la fino de la 16-a jarcento ĝis la Edo-epoko.

La plej fama ano de la klano estis Date Masamune, kiu fondis la potencon de la klano venĝante la morton de sia patro kaj subtenante la daimion Tokugawa Ieyasu. Li fondis kastelon en 1600 en la nordorienta parto de Japanio, de tiam vaste konata kiel Sendai.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy